Gnomesh: Meshtastic-kliento por GNOME

· #rust · #meshtastic · #nixos

Mi ekhavis telefonon kun Mobile NixOS: vera Linukso en la poŝo, la sama floko kiel sur mia tekkomputilo, kaj GNOME por malgranda ekrano. Mi instalis miajn kutimajn programojn kaj trovis, ke unu mankas: Meshtastic-kliento.

Meshtastic estas malmultekostaj LoRa-radioj, kiuj mem formas maŝan reton kaj portas tekstajn mesaĝojn je kilometroj sen poŝtelefona reto kaj sen interreto. La radio konektiĝas al la telefono per Bluetooth. Oficialaj aplikaĵoj ekzistas por Android kaj iOS, sed denaskan klienton por Linuksa telefono mi ne trovis.

Do mi decidis vibe-kodi propran: mi diris al agento, kion mi volas, testis per vera radio kaj korektis la direkton, kaj la agento skribis la kodon. Post naŭ tagoj da trankvila vibe-kodado mi havis Gnomesh.

Gnomesh sur labortablo: kanaloj, rektaj mesaĝoj kaj nodoj apud konversacio

Funkcioj

  • Trovas radiojn per Bluetooth, pariĝas per PIN-kodo kaj rekonektiĝas per unu klako.
  • Kanaloj kaj rektaj mesaĝoj; la historio restas inter lanĉoj.
  • Livera stato kiel en mesaĝiloj: ✓, verda ✓, verdaj ✓✓; neliveritajn mesaĝojn oni povas resendi.
  • Proksimaj nodoj: signalo, saltoj, baterio kaj pozicio sur mapo.
  • Bazaj agordoj de nodo kaj kanaloj.
  • Unu interfaco por labortablo kaj telefono.

Gnomesh sur telefono: kanaloj, rektaj mesaĝoj kaj nodoj Gnomesh sur telefono: rekta konversacio

Skribita en Rust kun GTK 4 kaj libadwaita.

Instalado

Necesas Linukso kun BlueZ kaj Meshtastic-radio kun ŝaltita Bluetooth.

Per Nix, lanĉu sen instali:

nix run github:antono/gnomesh

Sen Nix, konstruu el fontkodo per Cargo (necesas la disvolvaj pakoj de GTK 4, libadwaita, libshumate kaj D-Bus):

git clone https://github.com/antono/gnomesh
cd gnomesh
cargo build --release

La Flatpak-konstruadon kaj pliajn detalojn vidu en la README.

Kodo: github.com/antono/gnomesh (GPL-3.0). Se io rompiĝas, malfermu issue.