Averto pri la AoC-afiŝoj

· ĝisdatigita · #rust · #aoc

Foto de Mike Baird (CC BY 2.0), tondita.


Ĉi tiu averto rilatas al la afiŝoj pri Advent of Code, kiujn mi publikigas en ĉi tiu blogo.

En tiuj afiŝoj mi priskribas mian vojaĝon en la programlingvon Rust. Ilia celo estas pli bone kompreni Rust per tio, ke mi notas miajn trovaĵojn kaj ekkomprenojn. Publika verkado igas min pli respondeca: ĝi devigas min dufoje pripensi kaj legi pli da dokumentaro antaŭ ol publikigi, por aspekti malpli stulta ol mi fakte estas.

Mi havas bazan sperton pri Rust kaj faris kelkajn etajn „rustajn“ eksperimentojn por mi mem. Teorie, antaŭ ĉirkaŭ unu jaro mi legis la ĉapitrojn de The Rust Book, kiuj interesis min.

Ne konsideru ĉi tiujn afiŝojn kiel lernomaterialon aŭ saĝajn malkovrojn. Ili estas nur personaj notoj de komencanta Rust-programisto.