Mi jam dum unu jaro programadas per Ruby kaj Reloj. Mia la plej ŝatata redaktilo estas certe Vim (fakte Gvim) kaj mi ĵus publiciis bonegan kromaĵon por plifaciligi uzadon de Vim (aŭ alia bona tekstoredaktilo) por Reloj…
Por instali mian kromaĵon vi devas eniri en via RAILS ROOT kaj entajpi
$ script/plugin install http://svn.antono.info/redit
$ rake redit:install
Nun direktu vin al via aplikaĵo (en krozilo certe) :)
De nun ĉiuj erar-raportoj de Rails iĝos ligiloj. Klaku sur la ligilo kaj via Vimo malfermos taŭgan dosieron kaj trovos linion kie la eraro okazis.
Krom la ligiloj vi trovos utilan menuon sub ĉiu paĝo. Ankaŭ ĝi povas esti uzebla.
Kaj se vi uzas vim, vi nepre devas provi bonegan skripton Rails.vim de Tim Pope
Ĝuu :)
RENOVIGO: Nun funkcias kun Rails 2.X
RENOVIGO2: Movis al git
$ git clone git://gitorious.org/redit-footnotes/mainline.git
amuze :) mi ankoraŭ foje lernu bone labori per Vim. Nur aĉas ke mi malbonegas je parkerigado, kaj tio tamen tre utilus komence por eklerni (aŭ komandokarto).
Se vi tre volas lerni vim, vi povas provi komandon vimtutor en konzolo. Ĝi estas mojosa :)
Nice work. However, uname on Mac OSX is “Darwin”, not “OSX”.
Thank you, mahnve. I’ll fix it soon.
привет вопрос redit не работает в rails 2.0.1 ))
Наверное пришло время его починить :)
Fixed for rails 2.X :) Have fun!